Plibonigi komunikadon per ikonaj lingvoj

KomunIKON

KomunIKON disvolvas kaj efektivigas grafikan komunikan sistemon nomatan IKON kaj ĝiajn aplikaĵojn en diversaj merkatoj.

IKON /ee-kon/ - nova vida lingvo

IKON estas facila, intuicia, internacia kaj transkultura vida lingvo. Ĝi estas strukturita sistemo de grafika komunikado, kiu kombinas ikonojn kaj lingvistikon.
Estante amuza kaj kreiva, IKON havas aplikaĵojn en diversaj kampoj, de komunikada teknologio ĝis grafika desegnado, edukado, produkta varo kaj humanitara kriza subteno.

Kontaktu Nin...

Se vi volas lerni plu pri la IKON-lingvo, niaj projektoj aŭ programoj, bonvolu kontakti. Ni antaŭĝojas aŭdi el vi.

Esperanta versio: Teddy Nee

IKON Lingvo

IKON estas kompleta lingvo - ilo de vida komunikado. Ĝi plene havas lingvan strukturon, precizan signifon kaj ĝi estas desegnita por konstrui tutajn frazojn!

Nia filozofio

Nia vizio: Plibonigi komunikadon per ikonecaj lingvoj
Nia misio: Disvolvigi kompletan vidan lingvon de ikonoj por plibonigi komunikadon inter homoj, preter lingvaj baroj
Nia slogano: Diru ĝin per ikonoj!
Niaj valoroj: Respekto, malferma kaj konstrua komunikado, ludemo, pasio, persistemo, multkultureco, flanka pensado

IKON-Babilejo

Per nia babilejo vi povas havi unu-kontraŭ-unu komunikadon uzante nur ikonojn. Samtempe vi havas la eblon konservi la vorton post vorto en unu el la disponeblaj lingvoj, por faciligi la komprenon.

Komuniki per ikonoj

Pli kaj pli vidaj interfacoj, ĵurnaloj kaj reklamoj komunikas per ikonoj, anstataŭigante iujn vortojn per iuj ikonoj. Sed ni antaŭeniras, KomunIKON-teamo laboras per nova intuicia, internacia kaj preciza lingvo (IKON) por helpi homojn redukti komunikajn barojn.

En diversaj situacioj ni eble havas la bezonon aŭ la volon komuniki per ikonoj: ekz. Du infanoj ludantaj interrete sen komuna lingvo, aŭ du amikoj, kiuj havas komunan lingvon, sed amas uzi ikonojn, aŭ firmao, kiu bezonas komuniki kompleksajn signifojn per ikonoj.

Ekzemplaj frazoj

Jen ekzemplo de niaj ikonoj kaj kiel ni povas konstrui precizajn gramatikajn frazojn per ili.

KomunIKON ikono signifas Mi
Mi
KomunIKON ikono signifas Amo
amo
KomunIKON ikono signifas Aŭskulti al
aŭskulti al
KomunIKON ikono signifas Muziko
muziko
KomunIKON ikono signifas Mi
mi
KomunIKON ikono signifas Sendi
sendi
KomunIKON ikono signifas Al
al
KomunIKON ikono signifas Vi
vi
KomunIKON ikono signifas Multaj
multaj
KomunIKON ikono signifas Kisoj
kisoj

Nia Rakonto

Antaŭ multaj jaroj Cesco Reale, fervora lernanto de lingvoj (parolanta pli ol 10 lingvojn), trovis en la interreto doktoran tezon pri vidaj lingvoj. Li neniam aŭdis pri vidaj lingvoj: ĝi estis revelacio! Li komencis studi la historion de vidaj lingvoj kaj rimarkis, ke en mondo de kreskanta vida komunikado mankas kadro por esprimi ion per ikonoj. Pro tio li havis la ideon krei internacian ikonan lingvon: IKON.
Li parolis pri la ideo al sia bona amiko kaj studento pri arkeologio Marwan Kilani. La obsedo de Marwan pri antikvaj hieroglifoj donis grandajn kontribuojn al la lingvaj ideoj.
Cesco daŭrigis kaj, eltirante de sia plurlingva scipovo, komencis krei ĉi tiun vidan lingvon kaj komencis mergan vidkomunikan vojaĝon.
La projekto restis pli-malpli neaktiva dum kelkaj jaroj, ĝis ...
Hodiaŭ, la teamo KomunIKON kreskis al pli ol 20 homoj, kaj ĝi povas helpi instituciojn, kompaniojn kaj kreintojn rakonti siajn historiojn per ikonoj.

Nia Internacia Teamo de Spertuloj

Ni laboras kun internacia teamo de spertuloj, kiu kuniĝis de la fondinto de la projekto Cesco Reale.
Ĝi konsistas el lingvistoj, programistoj, desegnistoj kaj komercaj spertuloj, kiuj ĉiuj alportas siajn superpotencojn al komuna kaŭzo de konstruado de vida lingvo por internacia komunikado.