Diru ĝin per ikonoj!

Eble temas pri reklamo, slogano, en retejo aŭ en butiko: kiam ajn vi bezonas skribi mesaĝon al plurlingva publiko kaj vi volas aldoni iujn ikonojn por plibonigi la kompreneblecon por homoj, kiuj ne povas legi tiun mesaĝon (ekz. infanoj , migrantoj, turistoj, analfabetoj aŭ handikapuloj) aŭ kiuj ne tute komprenas ĝin, ni bildigos viajn frazojn!
Kontaktu nin por priskribi vian bezonon, ni ofertos al vi solvon.
Ĉi-sube vi povas vidi iujn el la frazoj, kiujn ni ellaboris por niaj klientoj.
Bonvolu memori, ke la IKON-lingvo estas tre fleksebla, do la gramatikaj klarigoj, kiujn ni ofertas ĉi tie, celas montri iujn ideojn malantaŭ niaj ikonoj, sed ili ne estas rigidaj reguloj lerneblaj, ĉiu povas uzi la lingvon laŭ sia prefero, kondiĉe ke la ricevilo komprenas.

Mi amas aŭskulti muzikon

En la ikono por aŭskulti mano emfazas la aktivan konduton de la aŭskultanto, dum la ikono por aŭdi (malpli aktiva ago) ne montras la manon.

KomunIKON icon with meaning I / Me
I
KomunIKON icon with meaning Love
love
KomunIKON icon with meaning Listen
to listen to
KomunIKON icon with meaning Music
music

Mi sendas al vi multajn kisojn

En ĉi tiu frazo en la esperanto estas duobla objekto (du komplementoj sen prepozicio: vi kaj kisoj). Ĉi tiu trajto forestas en multaj lingvoj, tial en IKON ni klarigas la prepozicion al antaŭ vi, kiel okazus en la frazo Mi sendas multajn kisojn al vi.
Multnombra rando por kisoj ne necesas, ĉar la pluralo estas jam esprimita per multaj (kiel okazas en la ĉina). Kompreneble ankaŭ la aldono de multnombra rando estus tute bona.

KomunIKON icon with meaning I / Me
I
KomunIKON icon with meaning Send
send
KomunIKON icon with meaning To
to
KomunIKON icon with meaning You
you
KomunIKON icon with meaning Many
many
KomunIKON icon with meaning Kisses
kisses

Ĉiu persono tiras akvon al sia propra muelejo

Ĉi tio estas idioma esprimo en pluraj lingvoj.
Ĉiu kontraŭas al iuj kaj neniu. Persono estas persono.
Akvo kontraŭas al aero, tero kaj fajro.
Sia estas ĉi tie en la esperanta genra inkluziva posesivo de 3a unuopa persono, ĝi havas bluan randon por indiki, ke ĝi estas poseda adjektivo, kaj ne la pronomo "unuopa ili = li aŭ ŝi aŭ tiu persono".


everyone

brings

water

to

their own

mill

La tuta vivo en unu nokto

Jen la itala titolo de filmo de Robert Bresson (1967). Tuta kontraŭas al duono, malplimulto kaj plimulto. Vivo kontraŭas al morto. En kontraŭas al ekstere. Nokto kontraŭas al tago.


whole

life

in

one

night

Miaj lingvaj limoj estas miaj mondaj limoj

Jen parafrazo de la fama frazo verkita de la filozofo Ludwig Wittgenstein: 'Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt' (la limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo).
En ĉi tiu frazo mia havas bluan randon por indiki, ke ĝi estas poseda adjektivo kaj ne la pronomo mi.
La ikono lingvo reprezentas buŝan, skriban kaj signolingvon; por signolingvo ni montras fingroliteron anstataŭ veran signon de signolingvo, ĉar ĉi-lasta estus pli malfacile reprezenti kaj kompreni.
La ikono limoj havas duoblan randon por indiki pluralon.


my

language

limits

are

my

world

limits

Kiam via lingvo superas viajn limojn, via mondo superas viajn limojn.

Ĉi tio estas modifo de la antaŭa frazo. Kiam estas kunmetita de kiu kaj tempo.


when

your

language

goes

beyond

your

limits

your

world

goes

beyond

your

limits

Olympic games

Tokyo, 1.8.2021: Italy realizes the olympic motto: citius, altius, fortius! Jacobs, Tamberi, Dell'Aquila.